Common Voice estas iniciato de Mozilla por helpi instrui al maŝinoj, kiel veraj homoj parolas.
"Voĉo estas homa. Tial ni volegas krei uzeblajn voĉajn teknologiojn por niaj maŝinoj. Sed por krei voĉajn sistemojn, programistoj bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj.
La plimulto de la datumoj uzataj de kompanioj ne estas uzeblaj de iu ajn. Tial ni lanĉis la projekton Common Voice, kiu helpas igi voĉrekonon malfermita kaj alirebla por ĉiuj."